Rutino: la plej forta malamiko de esperanto
13 Decembro 2012 de AlKo
Blovas pesimisma vento tra Esperantujo. Fini?is la tempoj de “Esperanto triumfonta”, forvi?i?is la rezolucio de Montevideo, kaj Pola Radio fermis siajn pordojn al nia lingvo. Nigraj vo?oj ne mankis en La Ondo. Ververe kun ?irka? 800 ali?intoj la Hanoja kongreso sendas nin en la pasintecon, al nivelo kiu apena? superas la partoprenantaron de la Unua, la heroa kongreso en Boulogne-sur-Mer! Kaj ni ne parolu pri la UEA-membrofalo, temo kiu stimulis pli da inko kaj larmoj ol la Niagara akvofalo.
Sed ?u ni enfermi?u en nostalgio kaj plubeda?ru pasintajn tempojn, kulpigu la aktualan vivon kaj mondon? Fakte la historio de Esperanto ?iam estis malfacila vojo kaj konstante postulis de siaj agantoj persistajn strebojn. Ora periodo ne ekzistis. Adapti?o al la cirkonstancoj foje kondukis al kor?iraj kaj ne ?iam fruktodonaj kompromisoj. Sed la movado ne ?iam kapablis adapti?i kaj en aliaj tempoj, ?i rifuzis evolui kaj preferis flegi sian propran vila?on kun hejmaj bardoj kaj eternaj kla?oj. Tiu estas eble normala pozicio provokita de kolektiva malsukceso-sento. Tipe nostalgiema estas Pola Retradio, kvankam ne malinteresa elsendo, kiu kutime ina?guri?as kun arkiva registra?o de almena? anta? 50 jaroj. Ni esperu ke en Rejkjaviko, kie oni diskutos pri insuloj kaj lingvo, la esperantistoj kaptos la okazon pridiskuti sian propran insulecon. Kaj ?u anka? prirevi novajn horizontojn? ?ar se la memplorado kaj alikulpigo estas tre ?atata sporto en Esperantujo, la memkritiko ne vere floras. En la lastaj jardekoj, la esperantistoj mem konstruis sian izolecon kiu provizas iaspecan komforton.
Ni kaj la ekstera mondo… Se vi deziras prezenti esperanton al nekonato, kion vi montru? Mi ne parolas pri la ideo de esperanto, sed pri la vivanta esperanto. El la esperanta gazetaro, nur Kontakto estas grafike montrebla al la ekstera publiko. La resto de la gazetaro, kies enhavo ne ?iam estas tute senvalora, tamen ofte aspektas kiel magraj anta?komputilaj grizaj samizdatoj. Literatura Foiro kaj Monato prezentas la samajn logotipojn jam jardekojn. Malmultaj perioda?oj superas 24 pa?ojn. Tiuj bro?uroj interesas nur konvinkitojn a? almena? ellernintojn. E? en la naciaj lingvoj, revuoj kiuj ne periode ?an?as sian grafikan prezenton kaj evoluigas, foje nur mar?ene, sian redaktorecan formulon, perdas legantojn. Kial nia gazetaro ne suferus la saman fenomenon? ?ar ni estas pli idealismaj (tio estas pli bonaj kaj celkonsciaj) ol la aliaj legantaroj? Mi dubas pri tio. La gazetaro devas konstante reinventi siajn modelojn. En niaj gazetoj pasas la tempo, ?io restas sama: aspekto, temoj, a?toroj. Vi abonas